La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Jen listo de vortoj proponitaj por anstataŭi la plej gravajn iĉajn radikojn.

Ĉar "geavo" estas "gepatro de gepatro", "gekuzo" estas "gefilo de gefrato de gepatro", "genevo" estas "gefilo de gefrato", kaj "geonklo" estas "(geedzo de) gefrato de gepatro", eblus uzi kunmetaĵojn por tiuj sencoj, se la vortoj por "geedzo", "gefilo", "gefrato" kaj "gepatro" estus facile kunmeteblaj.

  • avo (geavo)
    • abo
      • El hispana "abuela" kaj "abuelo".
    • ajvo
      • Laŭ J-riismo.
    • atavo
      • El Esperanta "atavismo".
    • avolo
      • El latina "avolus".
    • nonno
      • El itala "nonno" kaj latina "nonnus".
  • edzo (geedzo)
    • ajreno
      • El ĉina "aìrén".
    • ejdzo
      • Laŭ J-riismo.
    • eŝo
      • El turka "eş".
    • spozo
      • El itala "sposo" kaj Ido.
    • zaŭĝo
      • El araba.
  • fianĉo (gefianĉo)
    • fejanĉo
      • Laŭ J-riismo.
    • fianco
      • El Esperanta "fianĉo".
    • fianĉito
      • El "fianĉi", retroformita el "fianĉiĝi".
    • ĥatibo
      • El araba.
  • filo (gefilo)
    • anako
      • El indonezia "anak".
    • fejlo
      • Laŭ J-riismo.
    • filio
      • El Ido.
    • filjo
      • El latina "filia" kaj "filius".
    • ido
      • Esperanta vorto kun simila senco.
    • kindo
      • El germana kaj nederlanda.
    • panzo
      • El loĵbana "panzi".
  • frato (gefrato)
    • aĥo
      • El semidaj lingvoj.
      • Facile kunmetebla: abaĥo, spozaĥo, ...
    • frajto
      • Laŭ J-riismo.
    • sibo
      • El angla "sibling".
      • Facile kunmetebla: sibspozo, ...
    • sibro
      • El ĝermanaj lingvoj: praĝermana "brōþēr" kaj "swestēr", angla "sibling".
    • sisko
      • El dana "søskende", norvega "søsken", sveda "syskon".
      • El finna "sisko".
  • fraŭlo (gefraŭlo)
    • frajlo
      • Laŭ J-riismo.
    • nubilo
      • El itala.
  • knabo (geknabo)
    • knajbo
      • Laŭ J-riismo.
    • pajdo
      • El greka.
    • puero
      • El Ido.
    • ragaco
      • El itala "ragazzo/ragazza".
  • kuzo (gekuzo)
    • itoko
      • El japana "itoko".
    • kujzo
      • Laŭ J-riismo.
    • kuzeno
      • El angla kaj franca "cousin".
  • nepo (genepo)
    • enklo
      • El germana.
    • ĝukuo
      • El svahila "mjukuu".
    • nejpo
      • Laŭ J-riismo.
    • nepoto
      • El Ido.
      • El Esperanta "nepotismo".
    • nipoto
  • nevo (genevo)
    • nejvo
      • Laŭ J-riismo.
    • nievo
      • El itala "nievo".
    • ŝengo
      • El ĉina "shēng".
  • onklo (geonklo)
    • oako
      • El indonezia "uak".
    • ojnklo
      • Laŭ J-riismo.
    • ontio
    • zio
      • El itala "zia" kaj "zio".
  • patro (gepatro)
    • abo
      • El semidaj lingvoj.
      • Facile kunmetebla: ababo, spozabo, ...
    • atro
      • La komuna parto de "matro" kaj "patro".
    • babo
      • "Baba" estas kvazaŭ meze inter "dada" kaj "mama" kaj en kelkaj lingvoj signifas iun iĉan aŭ inan parencon.
    • genitoro
      • El latina, itala kaj Ido.
    • pajtro
      • Laŭ J-riismo.
    • parento
      • El angla kaj franca "parent".
      • Similas al "parenco".
    • potro
    • prento
      • Mallongigo de "parento".
    • tevo
      • El litova "tėvai".
      • Facile kunmetebla: tevspozo, tevtevo, ...
  • sinjoro (gesinjoro)
    • sinoro
    • sioro
      • El Ido.
    • sejnjoro
      • Laŭ J-riismo.
  • vidvo (gevidvo)
    • ĝano
      • El svahila "mjane".
    • vejdvo
      • Laŭ J-riismo.
    • viduo
      • El latina "vidua" kaj "viduus".
    • viudo
      • El hispana.
  • viro (geviro)
    • vejro
      • Laŭ J-riismo.
Advertisement