La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

MIYAMOTO Masao (宮本 正男 [mijamoto masao]), naskiĝis la 8-an de januaro 1913 en Wakayama, mortis la 12-am de julio 1989 en Osaka) estis japana esperantisto kaj direkciano de akcia kompanio Esperanto.

Esperanta agado[]

Miyamoto estis Esperantisto de 1934 kaj ano de iamaj maldekstremaj Esperanto-organizoj en Japanio. Li pasigis du jarojn en malliberejo pro politika verdikto, kaj estis militkaptito de Usono sur Okinavo militfine. La spertojn tie li priskribas en Naskitaj sur la ruino: Okinavo. Miyamoto forlasis la komunistan partion en la 1950-aj jaroj pro ĝia ligo al Sovetunio. Li eldonis la Esperantajn literaturajn revuojn Prometeo kaj L'Omnibuso kaj kunlaboris en aliaj. Li estis ĉefa protagonisto de la Hajkista Klubo. Sekretario de KLEG. Dum kelka tempo laboris kiel neregula lektoro en la Fremdlingva Universitato de Kôbe, speciale por studi esperantologion. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Li akiris Premion Ossaka en 1973 pro diversaj verkoj kaj la organiza laboro. Li kreis vorton Minsaigo pri la ideo de interlingvo inter popolanoj. Li faris kompiladon de Vortaro Japana-Esperanta, eldonita de Japana Esperanto-Instituto (JEI) en 1983, kaj pro tio estis honorita per 'Honorigo de JEI laŭ Akademia Merito'. Membro de Akademio de Esperanto de 1986 ĝis la morto.

Verkoj[]

En Esperanto[]

Kanto de l’koro (1955)
Facilaj legaĵoj (kompilado, 1961)
Infanoj de l' atombombo (traduko, 1962)
Rakontoj de Oogai (parto el la tradukoj, 1962)
Nova vortaro Esperanto-japana (kompilado, 1963)
La obstino (traduko 1964)
El japana literaturo (parto el la tradukoj, 1965)
Japana kvodlibeto (parto, 1965)
Kvin virinoj de amoro (traduko, 1966)
Pri arto kaj morto (noveloj, 1967)
El la vivo de Syunkin (traduko, 1968)
El Manjoo (traduko, 1971)
Invit' al japanesko (originala poemaro, 1971)
Utaaro de Takuboku (traduko, 1974)
Historieto de la japana Esperanto-movado (originalo, 1975)
Naskitaj sur la ruino: Okinavo (originala romano, 1976)
El la japana moderna poezio (traduko, 1977)
Sarkasme kaj entuziasme (eseoj, 1979)
Skiza historio de la utao (eseo, 1979)
Hajka antologio (parto el la tradukoj, 1981)
La morta suito (originala biografia romano, 1984)
Japanaj vintraj fabeloj, SAT, 1989
Vortaro Japana-Esperanta (kompilado, 1983)
parto el 4-voluma "Verkoj de Miyamoto Masao", 1993-1994

En la japana[]

  • Historio de la japana kontraŭreĝima Esperanto-movado, kun Ooŝima Joŝio, 1974.
  • parto el 4-voluma "Verkoj de Miyamoto Masao", 1993-1994

Legu poemon de Miyamoto Masao :

Vidu ankaŭ[]

Eksteraj ligiloj[]


Kategorio:Japanaj esperantistoj Kategorio:Esperanto-vortaristoj Kategorio:Akademio de Esperanto Kategorio:Naskiĝintoj en 1913 Kategorio:Mortintoj en 1989

cs:Masao Miyamoto it:Masao Miyamoto ja:宮本正男

Advertisement