La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

La eksperimenta prepozicio "na"

(Marteno Miniĥ)

[ Averto! ]

Nuntempe, nenial ni devas uzi la prepozicion “na”.

Rigardu tre prudente al tiu ĉi artikolo.

1. Ni reformus Esperanton, nepre detruus ĝin.

2. Nun diversas la opinio de na-istoj; kelkaj asertas uzi novan vorton “ak”.

3. La prepozicio “na” facile konfuzas la vorton "ne".

La diskutado en la reta situo Ĝangalo:

http://201.6.122.112/modules/newbb/viewtopic.php?topic_id=44&forum=11

http://201.6.122.112/modules/newbb/viewtopic.php?topic_id=44&viewmode=flat&order=ASC&start=25


la unuan fojon mi legis pri la prepozicio "na" en jena libro: G F Makkink: Nia fundamento sub lupeo, Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen, 1990

ĝi estas tre interesa libro kaj mi ĝin aĉetis ĉe la uk en zagrebo; la aŭtoro komence laŭdas zamenhofon ke li bone faris deklarante fundamenton netuŝebla, kaj poste li (makkink) la fundamenton tuŝas ;-) okaŭ, do fakte eble ne; mi devas konfesi, ke kvankam li proponas kelkajn interesajn ŝanĝojn al la lingvouzo, li strebas kompren(ig)i kaj konservi la "spiriton" de la fundamento;

Makkink, pĝ 41: "Zamenhof elektis finaĵon kaj ne fiksitan lokon de la rekta objekto en la frazo. Tiel li savis liberan vortordon. Sed ekzistas tria vojo: esprimi akuzativon per prepozicio antaŭ la rekta objekto. Japanoj tion faras per postpozicio malantaŭ la rekta objekto. Uzi prepozicion forigus la esceptan (malkoheran) rolon de la akuzativo kaj farus ĉiajn rilatojn egale nominativaj."

(mia opinio: akuzativo (aŭ rekta objekto) meritas tiun esceptan rolon, ĉar ĝi estas la plej grava kaj eble ankaŭ la plej ofte uzata rilato en la frazo; z. ŝajne sciis (aŭ, pli grave: sentis) kion li faras)

poste li skribas: "Ekzistas frazoj en kiuj la uzo de la finaĵo estas malkonvena: ekz 'oni ne tro uzu je-n' (se oni ne volas amplekse diri: 'oni ne tro uzu prepozicion je'). Por eviti tiun 'je-n' ni povas diri: 'oni ne tro uzu na je'. 'Na' estas nomo, kiu Waringhien donis al la voĉhava konsonanto 'n' (rim. de m.m.: pri tiu alternativa propono de liternomoj skribas makkink pĝ. 28: nomoj de voĉhavaj konsonantoj finiĝu je 'a' kaj nomoj de senvoĉaj je 'o': a, ba, co, ĉo, da, e, fo, ga, ...). Mi kelkfoje uzas tiun nomon kiel prepozicion por eviti la aldonon de '-n' tie kie tio estas malkonvena, kiel post literoj (ekz p-n), post partikuloj (ekz la-n), post titoloj (ekz Lingvaj Respondoj-n), post citaĵoj (ekz "bonan tagon"-n). Oni ofte ne uzas akuzativon en tiaj kazoj."

      (Kelkaj homoj eĉ pravigas la prepozicion "na" ĉi-maniere: oni rajtas adjektivigi ion ajn per la finaĵo "-a"; do tial estas plene laŭregula adjektivigi ankaŭ la finaĵon "n", tiamaniere kreante na "na"; tiel fakte "na lakto" signifus "akuzativa lakto", do "lakton". Mi tamen pensas ke tio estas jam iom halucinaĵo...)

eĉ aliloke makkink skribas (pĝ. 95): "Kelkaj vakoj koncernas la prepozicion 'de'. kiu estas uzata por tro multaj celoj. Hamming [Scienca Revuo, 2, 1950, p 15] donis la frazon, klaran kaj klarigitan: 'mi parolas pri la forpelado no la hundo far mi from la manĝaĵo tu ĝi' anstataŭ 'mi parolas pri la forpelado de la hundo de mi de la manĝaĵo de ĝi'. Tie ĉi 'no' indikas rektobjektan rilaton (ankaŭ mia 'na' povus servi -- mi uzis la Waringhienan nomon de la litero 'n'); 'from' = dis de, 'tu' indikas posedan aŭ alian rilaton (grek- kaj angla-devena)."

do tio estis makkink, kaj nun diru mi; mi pensas, ke tiu "akuzativa prepozicio" estas iom praktika aĵo; krom jam menciitaj kazoj la prepozicio 'na' konvenas ankaŭ ĉe propraj nomoj kaj ĝenerale 'neesperantigeblaj' vortoj (kiuj ne finiĝas je '-o'): laŭ modelo "artikolo pri Shakespeare" oni povu skribi ankaŭ ekz. "mi ŝatas na Shakespeare" (sen devi krei iun "Shakespeareon" aŭ "Shakespearon" laŭ tia formo eĉ homo kiu ne konas na Shakespeare, ne ekscius, kiel estas la nomo skribita: se oni diras "Shakespeareon", oni povas dubi ĉu temas pri "Shakespeare" aŭ ĉu "Shakespeareo", se oni diras "Shakespearon", oni eĉ povas ekpensi pri "Shakespear" kaj "Shakespearo"; plej bone do estas uzi la prepozicion kaj povi lasi la propran nomon senŝanĝe)

rilate al "forpeladoj": ŝajnas al mi ke estas same makkink (sed mi jam ne plu povas tion trovi), kiu skribas pri jena similo: "mi parolas pri kato" -> "parolado pri kato" (1) do kial ne: "mi forpelas hundon" -> "forpelado hundon" ? (2) ŝajnas al mi, ke mi ie legis, ke oni eĉ iam tiun sintagmon uzis (ĉu eĉ zamenhof mem?), sed ĝi rapide iĝis arĥaisma aŭ malrekomendata (mi jam ne precize memoras); fakte ĝi povas ŝajni aspekti strange; sed "mi forpelas hundon" = "mi forpelas na hundo" -> "forpelado na hundo" estas kaj "kohera" (vorto multe uzata far makkink) kun la modelo (1) kaj samsignifa kun (2);

mi trovis ankaŭ aliun konvenan uzon: "pri kio ni parolu, ĉu pri lakto aŭ pri kafo? -- ni parolu pri ambaŭ" --- kvankam "ambaŭ" estas nekompleta "substantiva frazo" (mankas tie '-o'), ni povas aldoni prepozicion; tamen ni ne povas aldoni la finaĵon, do ni devas malprecize (ĉar ne esprimante la akuzativon) diri: "kion vi volas, ĉu lakton aŭ kafon? -- mi volas ambaŭ" --- pli precizas "mi volas na ambaŭ"; ankaŭ ĉi tie: "mi volas unu" (= unu pecon da kuko); fakte iuj homoj sentas malkomforte, ke ili ne povas esprimi tie akuzativon -- mi jam aŭdis kelkajn homojn (mal-intence=spontane) diri "mi volas unun" (inter ili estis certe almenaŭ unu bona esperantisto); tio ne multe estas korekta, aldoni la finaĵon '-n' al la numeralo; sed "mi volas na unu" estas kaj kontentiga (ĝi esprimas la akuzativon) kaj korekta (se oni volas akcepti la prepozicion, :-));

finfine, troviĝis tiu frazo en la rakonteto de mia fratino (la traduko estas mia): "Sufiĉas malsukcesigi na ĉiuj provoj savontaj ĝin." (ĝi = rivero; unu el roluloj de la rakonteto volas, ke la rivero formortu)

ĉi tie ni havas akuzativon ene de akuzativa frazero, do oni povus skribi "Sufiĉas malsukcesigi ĉiujn provojn savontajn ĝin." -- ne tro travidebla nek klara, kvankam eble korekta;

oni povus tion diri ankaŭ malkoncize, uzante veran subfrazon, laŭ modelo: "Sufiĉas malsukcesigi ĉiujn provojn kiuj estos tie." (NB: "kiuj" estas en nominativo, ankaŭ sekvontfraze) oni povas diri "Sufiĉas malsukcesigi ĉiujn provojn kiuj savontus ĝin."

do ni nun klare vidas, ke ĉi tie estas du objektoj, la unua de la verbo "sukcesigi" kaj la dua de la verbo "savi"; kaj ĉar "savi" estas fakte participo dependa de "provoj" ("provoj savontaj"), estas ja "akuzativo ene de akuzativo";

do ŝajnis al mi pli konvena esprimi ne ambaŭ akuzativojn per la finaĵo, sed tiun de la verbo "malsukcesigi" esprimi per la prepozicio (mi ne scias, ĉu pro tio, ke ĝi estas "ekstera" (tiu 'ĝin' estas "ene") aŭ ĉu pro tio, ke ĝi estas pli longa (eble indus esplori...)); kiam mi ankoraŭ ne sciis pri "na", mi uzis na "je" (laŭ la inversigita modelo: "glavo soifas je sango" -> "glavo soifas sangon" "malsukcesigi provojn" -> "malsukcesigi je provoj"); sed tio eble ne estas tute korekta, kaj certe ne tute klara ("je" ne havas difinitan signifon); "na" estas certe pli bona kaj klara; mi fakte tre ĝojas pri tiu "na";

mi ankaŭ aldonu, ke laŭ mia opinio ne estas taŭga uzi na "na" tie, kie tio ne necesas; ekz. oni ne diru "mi volas na lakto" se oni komforte povas diri "mi volas lakton"; eble tia farado eĉ estus kontraŭfundamenta;

Advertisement