La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

NEMERE István [NEMere IŜTvan] (naskiĝis la 8-an de novembro 1944 en Pécs) estas hungara verkisto kaj tradukisto.

Esperantistiĝis en 1962. Nemere verkas ĉefe en la hungara lingvo, sed ankaŭ - tre aktive - en Esperanto. Lia verkaro kovras vastan gamon da temoj; ĝi konsistas ekz. el krimromanoj, sciencfikcio, amromanoj kaj fikciaj libroj pri politikaj/sociaj problemoj.

Li gajnis trifoje la premion "La Verko de la Jaro" kaj prezidas la Esperantan PEN-Centron. En la 1960-aj jaroj li estis interalie pioniro de la aplikita denaskismo (unua redaktoro de "Gepatra Bulteno", unua organizanto de REF - Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj).

La antaŭlasta romano de Nemere, "Krias la silento" (2002), estas inspirita de la vivo de la Nobelpremiito OE Kenzaburo, kies propra romano 個人的な体験, Kojinteki na taiken (1964) grandparte paralelas al la komenco de la romano de Nemere. Posta romano de Oe, 万延元年のフットボール, Man'en gan'nen no futtobōru (1967), ricevis en angla traduko la titolon The Silent Cry, "La silenta krio", kiu paralelas al la titolo de la libro de Nemere.

Nemere iam uzadis ankaŭ la nomversion Stefano Nemere, sed lia nomo aperis plej ofte kiel István Nemere en Esperantujo.

Verkoj en Esperanto[]

thumb|220px|Kovrilpaĝo de István Nemere: La naŭa kanalo, HEA, 1981

  • La naŭa kanalo (1981)
  • La fermita urbo (romano 1982)
  • La blinda birdo (romano 1983)
  • Sur kampo granita (romano 1983 kaj reeldono 1987)
  • Febro (romano 1984)
  • La monto (romano 1984)
  • La alta akvo (romano 1985)
  • Serĉu mian songon (romano 1987)
  • Terra (romano 1987)
  • Dum vi estis kun ni (romano 1988)
  • Vivi estas danĝere (romano 1988)
  • Vi povas morti nur dufoje (romano 1989)
  • Pigre pasas la nokto (romano 1992)
  • Krokize de mia gardeno (novelaro 1992)
  • Nesto de viperoj (romano 1994)
  • Amparolo (novelaro 1997)
  • Serĉu, kaj vi trovos (romano 1999)
  • Vizito sur la teron (romano 2001)
  • Krias la silento (romano 2002)
  • Vismar (romano 2008)
  • Serpentoj en la puto (romano 2009)

Eksteraj ligoj[]

NEMERE, István NEMERE, István NEMERE, István NEMERE, István Kategorio:Krimromanoj

cs:István Nemere hu:Nemere István it:István Nemere

Advertisement