La malferma Esperanto-komunumo
Register
Advertisement

right|100px

Ĉi tiu artikolo provas montri la ĉefajn malsamojn inter Esperanto kaj Ido, du planlingvoj havantaj rilatajn historiojn, sed apartajn vojojn.

Ido estis kreata en la frua 20-a jarcento post skismo inter tiuj, kiuj kredis, ke Esperanto havis esencajn difektojn, kiuj malhelpis ĝin fariĝi taŭga internacia helplingvo. Aliuloj kredis, ke Esperanto estis sufiĉa kiel ĝi estis, kaj ke senfinaj fuŝriparoj de la lingvo nur fine malfortigus ĝin.

La lingvoj estas ankoraŭ proksimaj, kaj iome interkompreneblaj. Tion foje oni uzas en beletro: estas itala teatraĵo, kiu enhavis dialogon en du dialektoj de la itala lingvo. Kiam oni tradukis ĝin, Esperanto kaj Ido reprezentis la du dialektojn. Samkiel dialektoj servas kiel fonto por novaj vortoj en etnaj literaturaj lingvoj, ankaŭ Ido donis multajn neologismojn al Esperanto (speciale en poezio por anstataŭo de "longaj" vortoj kun prefikso mal-).

Lingva komparo[]

Esperanto estas bazata sur la Fundamento de Esperanto de L. L. Zamenhof, la gramatikon de Ido klarigas la Kompleta Gramatiko Detaloza di la Linguo Internaciona Ido [1] de L. de Beaufront.

Morfologio[]

Morfologio estas unu el la plej grandaj malsamoj inter la du lingvoj. Ambaŭ lingvoj havas la samajn gramatikajn regulojn, kiuj koncernas substantivojn (kiuj finiĝas per -o), adjektivojn (kiuj finiĝas per -a), adverbojn (kiuj finiĝas per -e) kaj multajn aliajn flankojn. Tamen, la interrilato inter substantivoj, verboj kaj adjektivoj travivis multajn ŝanĝojn en Ido, kiuj estas bazataj sur la principo de inversigeblo.

En ambaŭ lingvoj oni povas vidi rektan interrilaton inter la vortoj multa kaj multo per la simpla anstataŭado de la adjektiva -a kun la substantiva -o, aŭ inverse.

Iom da malgrandaj malsamoj inkluzivas la perdon de adjektiva interkonsento, kaj la ŝanĝo de la pluralo de aglutina -j aldonis sur la fino al sinteza anstataŭo de la terminalo -o kun -i. Tial, Esperanto "belaj hundoj" iĝas Idolingve bela hundi. Ido ankaŭ forigas la objektan finon -n, tiel Esperanto "mi amas la belajn hundojn" iĝas Idolingve me amas la bela hundi.

Pli grandajn malsamojn ekestigas, tamen, la devenoj de multaj vortoj. Ekzemple, je la substantivo "krono" per la anstataŭado de la substantiva o kun verba i oni devenas la verbon "kroni". Tamen, se oni komencus per la verbo "kroni" kaj anstataŭus la verban i kun substantiva o por krei substantivon, la rezulta vorto ne signifas "kronadon", sed la originalan vorton "krono". Ĉi tiu okazas, ĉar la radiko kron- estas esence substantivo: Per la substantiv-fino -o simple signifas la saman aĵon, tamen per la verba -i tio signifas la agon elfari per la aĵo. Por fari la nomon por la elfaro de la ago, oni devas uzi la sufikson -ado, kiu retenas la verban ideon. Tiel, oni devas scii al kiu parto de parolado membriĝas ĉiu esperanta radiko.

Ido enkondukis kelkajn sufiksojn provante klarigi la morfologion de iu vorto, tiel la radika parto de parolado ne estus lernita parkere. Tiukaze de la vorto krono (samsignifo idolingve), la sufikso -izar "kovri per" aldoniiĝas por fari la verbon kronizar ("kroni"). Ekde ĉi tiu verbo oni povas forigi la verbfinon -ar kaj anstataŭi ĝin kun substantiv-fino -o, faras la vorton kronizo ("kronado"). Ĉar la substantivo ne permesas substantivojn rekte verbigi (kiel en Esperanto), oni povas eklerni verbajn radikojn senparkere.

Tamen, ĉi tiu nur solvas la problemon parte, kaj oni devas scii idolingvajn partojn de parolado por aliaj devenoj kaj radikoj. La ĉefa kialo por tiuj malsamoj estas ke Ido konformiĝas pli malkaŝe al la atendoj de latinidaj lingvoj, tamen Esperanto influiĝis pli multe de slava semantiko. Ĉi tiu flanko de Esperanto supoziĝis simple de sia kreinto, kaj ĝi ne ekmontriĝis eksplicite kiam Ido estis kreita.

Vortoj[]

Kvankam kaj Esperanto kaj Ido kune havas grandan kiamon de la samaj vortoj, ekzistas multaj gravaj malsamoj. Ido uzas la 26 literojn de la latina alfabeto tute sen diakritaj signoj. Male, Esperanto eliminas la "nenecesajn" literojn "q", "w", "x", kaj "y"; kaj aldonas "ĉ", "ĝ", "ĥ, "ĵ", "ŝ" kaj "ŭ". Krom ĉi tiuj negravaj literumaj malsamoj, Ido provas ĝustigi la perceptajn mankojn de Esperanto.

Internacieco[]

La kreintoj de Ido opinias, ke la granda parto de Esperanto estis aŭ ne internacie rekonebla, aŭ malnepre misformita. Ido provas ripari ĉi tiujn per pli da "internacia" aŭ "ĝustiga" radikoj. Ĉi tiu ie povas esti malfavore al la simpleco de la konstruado de esperantaj vortoj. Jen ekzemploj unue en Esperanto kaj Ido, sekve la angla, la franca, la hispana, la portugala kaj la itala por lingva komparo:

Rimarko 1 : tiu ĉi tabelo tute ne estas konvinka ! 4 lingvoj estas latinidaj kaj plie Zamenhof ofte uzis rekte latinajn radikojn.

Rimarko 2 : spertulo povus aldoni la latinajn radikojn al la tabelo. Ekzemplo: laŭ NPIV la latina/botanika nomo de la bubalo estas Bubalus bubalis

Esperanto Ido angla franca hispana portugala itala
bubalo bufalo buffalo buffle búfalo búfalo bufalo
ĉelo celulo cell cellule célula célula cellula
ĉirkaŭ cirkum around autour de alrededor ao redor circa
dediĉi dedikar to dedicate consacrer dedicar dedicar dedicare
edzo spoz(ul)o husband mari esposo esposo sposo
elasta elastika elastic élastique elástico elástico elastico
estonteco futuro future futur futuro futuro futuro
kaj e(d) and et y/e e e(d)
lernejo skolo school école escuela escola scuola
limo limito limit limite límite limite limite
maĉi mastikar to chew mâcher masticar mastigar masticare
mencii mencionar to mention mentionner mencionar mencionar menzionare
nacio naciono nation nation nación nação nazione
penti repentar to repent repentir arrepentirse arrepender-se pentirsi
ŝipo navo ship bateau barco navio barca
taĉmento detachmento detachment détachement destacamento destacamento distaccamento
vipuro vipero viper vipère víbora víbora vipera

Afiksoj[]

Ido asertas, ke la prefikso "mal-" estas uzata tro ofte, kaj ankaŭ povas esti nekonvena ĉar ĝi havas negativajn signifaĵojn en multaj lingvoj, kaj proponas des- ("mal-") por alternativo en iom da kazoj. Ido ankaŭ anstataŭas la prefikson per kontraŭvorta serio. Ekzemple, anstataŭ "malbona", Ido uzas mala, aŭ anstataŭ "mallonga"ĝi uzas kurta. Alia ofte citita kialo estas aŭskulta kompreno: la primara idolingva gramatiklibro deklaras, ke unu el la kialoj pro la adopto de la latina-baza sinistra anstataŭ desdextra ("maldekstra", la prefikso des- ["mal-"] kaj dextra ["dekstra"]) estas, ke ofte oni sole komprenos la finajn unu aŭ du silabojn de kriegaj komandoj.

Korelativoj[]

Ido ne uzas la reguligan tabelon de korelativoj kiel Esperanto, sed uzas latin-devenajn radikojn, tiel la esperanta vorto "kio" egalas la ido-vorton quo; la esperanto-vorto "tie", egalas la ido-vorton ibe, ktp.

Propraj nomoj[]

Esperanto eble aŭ eble ne esperantigas nomojn kaj proprajn nomojn, laŭ multaj faktoroj. La plejmulto da eŭropaj nomoj havas ekvivalentojn, kiel ankaŭ multaj urbegoj kaj ĉiuj nacioj. Ido, aliflanke, traktas la plejmulton da propraj nomoj kiel fremdalingvajn vortojn, kaj ne tradukas ilin iden.

Lingvaj specimenoj por komparo[]

Jen Patro nia ambaŭlingve:

Esperantolingve:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
Idolingve:
Patro nia, qua esas en la cielo,
tua nomo santigesez;
tua regno advenez;
tua volo facesez quale en la cielo
tale anke sur la tero.
Donez a ni cadie l'omnadiala pano,
e pardonez a ni nia ofensi,
quale anke ni pardonas a nia ofensanti,
e ne duktez ni aden la tento,
ma liberigez ni del malajo.
Amen.

Eksteraj ligiloj[]

Kategorio:Esperanto Kategorio:Ido

cs:Srovnání esperanta a ida en:Comparison between Esperanto and Ido nl:Vergelijking van Esperanto en Ido pt:Diferenças entre o Ido e o Esperanto

Advertisement