La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

EsperantoLand estas asocio, kiu organizas internaciajn renkontiĝojn, vendas librojn kaj funkciigas ampleksan retejon. La retejon iniciatis en 2001 laborgrupo fondita de Lu Wunsch-Rolshoven. La laborgrupo en januaro 2003 aliĝis al la asocio Esperanto-Centro (antaŭe en Paderborno, tiutempe en Berlino); post la kuniĝo la asocio ŝanĝis sian nomon al EsperantoLand.

Ekde la fino de 2002 la asocio organizas du internaciajn renkontiĝojn, Novjara Renkontiĝo (NR) kaj SOMERE. NR havas nuntempe inter 120 kaj 170 partoprenantojn, inter kiuj ĉ. 50 infanoj; ĝi daŭras unu semajnon, kutime de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro. SOMERE havas inter 30 kaj 60 partoprenantojn; ĝi daŭras du semajnojn kaj okazas fine de julio aŭ komence de aŭgusto. Ambaŭ renkontiĝoj estas internaciaj kun ĉ. 70 procentoj da eksterlandanoj - ĉe NR el ĉ. 12 landoj, ĉe SOMERE el ĉ. 7 landoj.

EsperantoLand.org estas dulingva retejo (germana kaj esperanta), kiu entenas en Esperanto la jenajn rubrikojn:

  • SOMERE
  • Novjara Renkontiĝo
  • Renkontiĝaj mapoj
  • Esperanto-grupoj
  • Esperanto-kursoj
  • Libroj diskoj gazetoj
  • Esperanto-novaĵoj
  • Forumo

En la germana versio mankas ekzemple la renkontiĝaj mapoj, sed anstataŭe estas bazaj informoj pri Esperanto.

Ekstera ligo[]

Kategorio:Esperanto en interreto Kategorio:Esperanto-asocioj

Advertisement