La malferma Esperanto-komunumo
Register
Advertisement
  1. ALIDIREKTU Ŝablono:Informkesto renkontiĝoj

[[Dosiero:Unua EsperanTago, en la sidejo de Gruppo Esperantista Bolognese.jpg|thumb|right|350px|Grupa foto de la partoprenantoj la unuan EsperanTagon, en la sidejo de la Bolonja Esperanto-Grupo, la 22-an de junio 2008.]] EsperanTago estas esperantista renkontiĝo unutaga, mastrumata de la Itala Esperantista Junularo en pluraj italaj urboj, okazanta plurfoje ĉiujare, kaj kies celgrupo estas junuloj loĝantaj en Italio kiuj emas alproksimiĝi la italan Esperanto-movadon.

La iniciato estis lanĉata en 2008 kun la celo, ke homoj, kiuj antaŭ nelonge lernis la lingvon kaj ekkonis la movadon, povu renkonti aliajn esperantistojn sen esti devigataj partopreni unusemajnlongan renkontiĝon kiel la Internacia Junulara Festivalo, la nura alia Esperanto-renkontiĝo, kiu kutime okazas en Italio.

Historio[]

La unua EsperanTago okazis la 22-an de junio 2008 en Bolonjo, danke al kunlaborado de la Bolonja Esperanto-Grupo. Ĝia oficiala nomo estis Eksomera Renkontiĝo – Unua EsperanTago.

La dua renkontiĝo okazis la 22-an de aŭgusto 2008 en Grosseto, samtempe kiel la malfermiĝo de la tiujara Itala Kongreso de Esperanto. Tiam la partoprenantoj estis ofertataj viziton al la etruska tombejo en Roselle, malmulte fore de Grosseto.

La sekvan tagon, la estraro de la Itala Esperantista Junularo anoncis, ke la tria EsperanTago okazu en Lucca, alia urbo en Toskanio, la 2-an de novembro 2008, samtempe kiel la famkonata komiksa festivalo Lucca Comics.

  1. redirect Ŝablono:Belatabelo
Numero Nomo Dato Urbo Partoprenantoj
1 Eksomera Renkontiĝo - Unua EsperanTago 22-a de junio 2008 Bolonjo 16
2 Finsomera Renkontiĝo - Dua EsperanTago 22-a de aŭgusto 2008 Grosseto 8
3 Tria EsperanTago 2-a de novembro 2008 Lucca -
  1. REDIRECT Ŝablono:Ĉefaj renkontiĝoj

Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj Kategorio:Esperanto-movado en Italio

fr:EsperanTago it:EsperanTago

Advertisement