La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Elisabeth LÜBEK, estonino, instruistino. Naskiĝis en la 6-a de decembro 1896 en Talino. Multe propagandis Esperanton en la lernejaj sferoj. Instruis la lingvon en la Rusa Popola Universitato 1917-18, en la instruista seminario 1924 kaj de 1922 en la 2-a Urba Elementa Lernejo (ĉiuj en Talino). Ano de la ekzamena komisiono. Funkciulo de Esperanto-Societoj. Kunlaboris al la Esperanto-Estona Vortaro de VoKo (Vortara Komisiono gvidita de Helmi Dresen, 1927) kaj por la Estona Antologio (1932).

LÜBEK, Elisabeth LÜBEK, Elisabeth

LÜBEK, Elisabeth

LÜBEK, Elisabeth

Advertisement