La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement
File:2007-11-25 barbara pietrzak.JPG

Barbara Pietrzak, Roterdamo 2007

Barbara PIETRZAK estas pola ĵurnalistino kaj esperantistino. Ŝi dum multaj jaroj laboris por la esperanta redakcio de Radio Polonia kaj ekde la jaro 2000 estis ĉefredaktorino. Kiam la mallongondaj elsendoj finiĝis kaj estis anstataŭigitaj per podkastaj programoj de Pola Radio komence de 2007, ŝi transdonis la estradon al Gabi Kosiarska, sed daŭre helpas kaj ĉeestas.

Dum la Universala Kongreso 2007 en Jokohamo, ŝi estis elektita kiel ĝenerala sekretario de UEA por trijara periodo.

Ekde julio 2007 ŝi estas membrino de Akademio de Esperanto.

Ŝi estis redaktoro de la esperantlingvaj programoj de Pola Radio ekde 1968 kaj la lasta estro de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio en ĝia poreksterlanda fako, Radio Polonia (2000-2007), ekde 2007 kunlaboranto kun la podkasta E-programo de PR.

Ŝi lernis Esperanton kiel skoltino en 1958, partoprenante la Infanan Kongreseton dum la jubilea UK-1959 en Varsovio. Membro de Pola Esperanto-Asocio, aktivulino de Pola Esperanto-Junularo kaj TEJO, interalie PEJ-sekretario kaj kunlaboranto de la PEJ-organo Tamen (1962-1965). En la organizita E-movado en Pollando reaktivigis en la 80-aj jaroj redaktante kelkajn numerojn de Pola Esperantisto, ekde 1995 individua membro de UEA.

Komence de la 90-aj jaroj prezidantino de la pola IKUE-Sekcio kaj redaktoro de ĝia Bulteno, eksa estrarano de IKUE.

Pietrzak, Barbara Pietrzak, Barbara Pietrzak, Barbara Pietrzak, Barbara

pl:Barbara Pietrzak

Advertisement