FANDOM


Trovu aferojn kaj komunumojn en Esperanto pri ĉiu temo!

Estas malfacile trovi aferojn kaj homojn en Esperanto pri la aferoj, kiujn oni ŝatas. Google kaj aliaj retserĉiloj ne funkcias bone por Esperanto: Esperantaĵoj estas kaŝitaj sub multaj vortaroj, robotaj enhavoj, kaj samvortaj alilingvaĵoj. La sola facile trovebla Esperanta retejo estas Vikipedio, sed ne eblas uzi ĝin por reklami aliajn Esperantaĵojn, ĉar ĝi estas enciklopedio kiu postulas seriozajn fontojn, kaj nur pri temoj konsiderataj sufiĉe gravaj.

La celo de tiu Wikia estas solvi la problemon de trovebleco de Esperantaĵoj kaj de Esperantaj komunumoj. eo.esperanto.wikia estas granda Esperanta ligilo-listo, kiun ĉiuj povas redakti. Se ekzistas iu temo, kiun vi aparte ŝatas, vi povas redakti ties paĝon, kaj aldoni ligilojn por helpi Esperantistojn trovi enhavon pri la temo kaj eventuale renkonti vin en grupo de socia reto.

Se vi trovis Esperantaĵon, ne hezitu aldoni ĝin!

  1. Iru al la artikolo(j) pri la sama(j) temo(j).
  2. Elektu la ĝustan subparton. ("Por interŝanĝi" estas por komunumoj kaj grupoj, "Por aŭskulti aŭ spekti" estas por podkastoj aŭ videoj. "Por legi" estas por ĉia teksto.)
  3. Skribu la titolon, la jaron de kreado, kaj etan priskribon (vi povas mallonge citi la Esperantaĵon). Faru ke la titolo ligu al la Esperantaĵo. Ordigu la Esperantaĵojn de la plej nova al la plej malnova. Se la Esperantaĵo estas tuta serio/blogo pri iu temo, uzu la jaron de la lasta pria enhavo.

Se vi trovis Esperantaĵon, ne hezitu konservi ĝin per "Wayback Machine"!

------------ NUNAJ ARTIKOLOJ ------------

Videoludo

Kirby

Felano

Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko

Kato

Community content is available under CC-BY-SA unless otherwise noted.